INTERNACIA
JARO V. SOFIA — BULGARIO
MAJO-JUNIO 1961, JVŝ 3
ĴURNALISTO
ORGANO DE TUTMONDA ESPERANTISTA ĴURNALISTA ASOCIO (TEĴA)
RESPONDE AL NIA ENKETO
LA ĴURNALISMO KAJ ESPERANTO
La postmilita Esperantista movado tnon-
tras grandan maturecon. Gi distingiĝas per
alfluo de multaj kulturaj fortoj. La infanoj,
lernantaj Esperanton en Jgrnejoj, fariĝis ge-
viroj. lnter ili aperis infiuaj homoj: ĵurnali-
stoj, kiuj antaŭe en intima grupeto ĉirkaŭ
la fervora entuziasmulo — s-ano Einar Adam-
son, nun formas sufiĉe kompaktan aktivan
medion, havantan sian asocion kaj presor-
ganon, nian ŝatatan „Internacian ĴurnaIiston“
La kreskanta novado komencas fendi la ŝe-
lon, en kiu ĝTevoluis kaj eliris pli vastan
pasejon. Ekflamas disputoj koncerne la es-
tonton de la Lingvo Internacia en la nuna
situacio, koncerne la direktojn de ĝia evo-
luo kaj ĝiajn perspektivojn.
Unuj pensas, ke la sukceso de Esperanto
kuŝas en la bonvolo de iuj eminentaj naci-
lingvaj jurnalistoj, kiuj laŭ ili fabrikas ar-
bitre la socian opinion. Ĉu la eminenta ĵur-
nalisto fariĝos amiko aŭ malamiko de Espe-
ranto — de tio dependas la tuta universala
sorto de la Lingvo Internacia. Tial ilia tak-
tiko konforma estas: almozpeti bonan vor-
ton de la eminentuloj. Persvadi ilin per ĉiuj
eblaj petoj por ke ili eldiru bonan vorton pri
Esperanto. Ke ili rie konstruu malĝustan opi-
nion. Ja, el malĝusta opinio povas naskiĝi
domaĝo al la lingvo.
Aliaj konsideras la evoluou de Esperanto
kiel aferon, kondiĉatan de la laboro de la
esperantistoj. Ju pli da laboro, prudento kaj
intelekto enmetas kvalifikitaj esperantistoj,
des pli grava kaj granda estas ilia progreso.
Kaj la opinio de ajna eminentulo, senpere
ne partoprenanta eri la iriovado, havas Ĉiam
negrandan, sed pozitivan rezulton. ĉar, se la
opinio estas favora, oni ĝin vaste disaŭdigas
kaj ĝi fariĝas instiga informo kaj utila re
klamo por tiuj, kiuj laboras. Se ĝi estas mal-
favora, ĝi elvokas abundon da fundamenti-
taj rebatoj kaj refutoj kaj sekve mobilizas
la esperantistajn fortojn por deca laboro. La
tuta favora kaj kontraŭa rezonado armigas
la aktivecon por eventualaj disputoj. Ankau
al novaliĝintoj tio gravas, ĉar donas eblecon
rapide orientiĝi en la cirkonstantoj. Tamen,
kiom ajn granda estu la eminenta ĵurnalisto,
neniun kontribuon al la movado li faras per
siaj nuraj vortoj, ŝiritaj de la realeco. Kaj
nenian tamen nekompetentan eldiron, ĉu
senintencan oni devas preterlasi.
La afero kernas en tio, ke la movado jam
kreskis ĝis la nlvelo, kiam pri ĝi jam ko-
mencas paroli la neesperantista gazetaro. Sed
pro tio, ke la evoiuo de Esperanto ĝis nun
okazis en ĝia specifa medio, la publkaĵoj en
la ĝenerala gazetaro aperas ofte de~ homoj,
nekompetentaj kaj neinformitaj. Tio certe
signifas kreskon kaj fortigon de la Esperan-
to-movado. Sed samtempe tio donas malfa-
cilaĵojn kaj malkontentojn. La plej grava
afero en tiuj kondiĉoj estas tio, ke la espe-
rantistoj ne rajtas subtaksi la forton, kiun
ili prezentis kaj la trezoron, kiun ili posedas.
Oni diras, ke por la malrapidaj sukcesoj
de Esperanto kulpas mem esperantistoj. Ta-
men tiun frazon „kulpas mem esperantistoj”
oni komprenas diversmaniere. Ĉe unuj tio
signifas, ke esperantistoj-ĵurnalistoj ne sufiĉe
dankas kaj riverencas antaŭ la okuloj de la
naciaj ĵurnalistoj, ne sufiĉe viŝas plankojn
per genuoj kaj ne sufiĉe profunde kliniĝas
antaŭ la eminentaj nacilingvaj ĵurnalistoj, ne
sufiĉe genuhumile montras siajn etenditajn
manojn por ricevo de bona vorto aŭ kon-
sento presigi la manskribon „tradukita el
Esperanto“. Aliaj komprenas tion, ke espe-
rantistoj ne devas silente gluti nekompeten-
tajn eldiraĵojn de enimentuloj, sed senpro-
kraste kaj akre refuti la nekvalifikitan etdi-
ron. Ĉar nur ricevante senteblan frapon en
formo de argumentita letero aŭ artikolo, la
eminentulo pripensos sian elpaŝon kaj opi-
nion,
Antaŭiielonge tre juteresa interŝanĝo de
leterbj okazis inter la emineota rusa ĵurna-
listo kaj poeto N. Gribaĉov — la ĉefredak-
toro de la elstara ilustrita ĵurnalo „Soveta
Kino“, kaj mi. Oni bone memoras, ke N. Gri-
baĉov dum siaj vojaĝoj konversaciis kun iu
bankiero pri Esperanto. Kaj li tute senkri-
tike informas pri opinio, ke Esperanto ne
pravigis la esperojn de la homaro kaj ne
fariĝis universala interkomprenilo. Oni bone
scias, ke multaj esperantistoj sendis siajn
opiniojn pri tiu eldiro. Kaj en la ĵurnalo
„Nuntempa Bulgario" n-ro 1-a (1961) orii
povis konatiĝi kun korespondo pri tiu temo
inter N. Gribaĉov kaj Ida Lisiĉnik. En mia
lajero adresita al N. Gribaĉov mi montris,
ite la iom malestima kaj demonstre supereca
rilato de la ĵurnalisto al la internacia lingvo
estas ne deca por tiom grava ĵurnalo kaj
tiom altestimata persono. Ni penis montri
plej diversajn okazojn de la utila aplikokaj
servo de Esperanto en pasinto kaj nuntempo.
Responde mi ricevis jenan leteron.
„Estimata Nikolaj Fadeeviĉ! Mi ricevis vian
leteron. Damkon pro ĉio — pro la streboj
klarigi la problemon k. c. Bedaŭrinde mi de-
vas noti, ke por pruvi la utilecon de Espe-
ranto vi donas plej parte eldirojn, ĉerpitajn
el pasinto, inkluzive Jules Verne. Tio faras
vjbn pozicion malforta antaŭ Ia kritiko. Sed
amoraŭ pli malforta faras la pozicion la
fakto de la esperantista netolereblo al kri-
tikaj rimarkoj; kvazaŭ iuj anoj de sekto, vi
esperantistoj tute ne toleras kritikon, konsi-
derante, ke ĉio estas bonega. Tio ne prome-
sas sukceson al via afero.
Sed la fakto, pri kiu indas pensi, estas tiu,
ke dum opaj jardekoj Esperanto restas sen-
mova kaj ne eniras rimarkeble en la arenon
de la socia vivo. En lernejoj oni instruas
diversajn lingvojn, sed ne Esperanton, mult-
nombraj turistoj — tion mi scias; kiel ates-
tanto — interrilatas en (naciaj) lingvoj; au,
ne sciante lingvojn — per gestoj; sed ne en
Esperanto; ĉiuj konferencoj, renkontoj de li-
teratoroj; ĵurnalistoj; sociagantoj — estas pa-
santaj en diversaj lingvoj; sed ne en Espe-
ranto.
Kion ĝi signifas ?
Nur tion, ke Esperanto ĝis nun restas ling-
vo de tre limigita rondo da homoj. Sen dis-
puto — ĝi estas interesa lingvo, eble eĉ
perspektiva. Sed por ke ĝr ricevu varian ap-
ilkon. al vi konvenas fari konkludojn al la
,H faktoj kaj kritikaj rimarkoj; serĉi vojojn por
ĝia disvastigo.
Cio dependas de tio.
Kaj mi dezirasjal vi sukcesojn! N. Gri-
baĉov“.
S!uda:.te la leterorr, oni facile venas ai.la
unua konkludo: ne gravas kion fa etninen-
tulo diras. Car ĉu bona aŭ malbona estas la
eldiro; nun jam nenio kapablas ŝanĝi la objek-
tivan kaj larĝan procedon de 1’ evoluo de
la lingvo. Gravas ke li kaj aiiaj simile emi-
nentaj ĵurnalistoj komencas paroli pri ĝi. La
periodo de prisilento kaj silento forpasis. La
reprezentantoj de la granda preso — ne es-
perantistoj — rimarkas la notfarT vivan fe-
nomenon, La dua konkludo estas, ke post
sepdek kvar jaroj la nacilingvaj eminentaj
ĵurnalistoj rimarkos, sed nur ian anguleton
de 1’ realo. Ĉar por vidi la tuton oni devas
studi la lingvon kaj, rimarkinte nur iujn etajn
erojn de la realo; ili ĝiselpensas kaj ĝisinven-
tas ion, kion ili opinias esti la tuto. Tiama-
niere aperin la artikolo „Steloj Aŭstraliaj“
kaj aliaj, kiuj ne favoras al Esperanto. Gi
do ne pravigas la sopiroplenajn esperojn de
la homoj, strebantaj al interkompreniĝo.
La tria konkludo estas, ke esperantisto-
ĵurualisto ĉiam devas defendi la lingvon de
la atakoj de nekompetentuloj. Li devas pre-
terlasi neniun okazon por interveni en dis-
puton. A1 ĉiuj nedece, nekvalifikite eldirataj
sentencoj li devas tuj sendi kontraŭfrapan-
tan diron. Ciuj devas klare eksenti, ke Es-
peranto ekzistas kaj pravigas la esperojn de
tiuj, kiuj ilin havis kaj reale efektivigas in-
terkomprenon en la gravega nuntempa sfe-
ro-la ĵurnalistaj kaj aliaj kontaktoj. Oni de-
vas insiste bredi la tradicion, postulanta, ke
homoj ne konantaj la aferon antaŭ ol skribi
siajn fantaziaĵojn devas bone kompreni kaj
prikonsideri, ke al ajna inventita fabelo sek-
vas deca malaprobo Tare de*esperantistoj —
ĵurnalistoj. Esperantisto-ĵurnalisto devas
akiri atakantan stilon. Li devas esti iniciatanto
de internaciaj kontaktoj kaj forpuŝanto de
baroj, malhelpantaj al la afero. Oni devas
trovi la kontraŭulojn kaj refuti iliajn opi-
niojn. Certe por tio ankaŭ devas helpi la
esperanta gazetaro, kiu devas regule inter-
rilati kun la neesperanta gazetaro kaj la naci-
lingvaj ĵurnalistoj. Venis tempo, kiam neto-
lerebla estas la subtakso de la fortoj kaj la
laboro de la esperantista ĵurnalisto.
La homoj esprimantaj sian opinion pri tio,
kion ili ne scias, devas klare kompreni, ke
ilia vorto ne plu valoras al la praktiko de
la movado. Kaj ke eldirante nepripensitajn
2
vortojn iii povas malutlli nur al si mem.
Ili ankaŭ devas alkutimiĝi al la fakto, ke la
afero povas prosperi tiel kun ilia konsento
kaj aprobo, kiel sen ilia konsento kaj apro-
bo. Nur tiom evoluas Esperanto, kiom mem
esperantistoj ĝin movas kaj puŝas.
La esperantistoj-ĵurnalistoj estas tiu re-
zervo, kiu devas sin prepari por konkeri la
gazetaron. Ĉar fakte nur ili povas plej dece
provizi la gazetaron per kvalifikita mate-
rialo. Tiun eblecon ĉiu TEĴA-ano devas
bone vidi kaj utiligi. Ĉiu devas- pripensi la
plej bonajn formojn de la efektiva kunvivo
kaj kunlaboro kun la neesperantista naci-
lingva gazetaro.
Gravaj taskoj staras antaŭ TFĴA. Necesas
ilin bone kompreni kaj pripensi efektivajn
vojojn de realiĝo. Unu el la gravaj vojoj
estas konstanta sendado de esperantlingvaj
leteroj, artikoloj, eseoj kaj aliaj kontribuaĵoj
(ne tradukitaj) al naciaj redakcioj. Ili do
mem zorgu pri aranĝo de la propra traduk-
servo. Pli gravas por ĉiu gazeto ricevo de
netradukita esperanta letero el eksteriando,
ol ricevo de nacilingva traduko de loka es-
perantisto-ĵurnalisto. La laboron de la sendo
de netradukitaj leteroj al certaj nacilingvaj
gazetoj devas organizi TEĴA. Ekz. ĝi devas
publikigi la adresojn de la ĉefaj 'nacilingvaj
jurnaloj de diversaj landoj. Eble necesas
krei speĉialan informorganon, kies funkcio
estu rekomendo de nacilingvaj redakcioj, al
kiuj oni devas sendi korespondaĵojn el plej
diversaj landoj. Por USSR, ekz. estas nepre
necesa konstanta sendado de esperantaj le-
teroj al tiuj gazetoj kiel „Jzvestia“ (Puŝkiri
placo 5, Moskva). Ili unuavice ricevu kon-
stantan fluon de ĵurnalistaj kontribuaĵoj el
diVersaj landoj senpere en Esperanto sen
traduko. Tiam ĉiuj ĵurnalistoj baldaŭ pro-
praokule vidos kaj komprenos kiom potenca
kaj ekzistanta interkomprenilo nuntempa
estas la Internacia Lingvo. Kaj ni havos
malpli da nepripensitaj eldiroj de naciling-
vaj eminentaj ĵurnalistoj.
N. DANOVSKIJ, Moskvo
NI MEM NE KULPu, SED LABORU!
En iu pli frua numero de „IĴ“ nia kole-
gino Ida Lisiĉnik el Kutaisi, USSR, skribis
sub rubriko „Ni mem kulpas“, ke precipe
ni esperantistoj — ĵurnalistoj devus agadi
pli kuraĝe por propagandi nian aferon.
Ĉar iu povus demandi: Kiel ? Mi deziras
rakonti unu ekzemplon, kiel mi propagandis
nian movadon kaj Asocion — TEĴA.
vJ somere okazis en nia urbo jara kon-
greso de nia landa Asocio de demokrataj
ĵurnalistoj. Kiel alvokitaj gastoj ĉeestis
reprezentanto de Internacia Organizaĵode
ĵurnalistoj (IOĴ) — germana Ĵurnalisto'kaj
ĵurnalistaj ataŝeoj deĉinio, Rumanio, Sovetio
kaj kelkaj aliaj landoj, kiuj havas legaciojn
en nia ĉefurbo.
Matene la internaciaj gastoj sidis kune ĉe
kafotablo laŭ finna kutimo. Ĉeestis kelkaj
finnoj i. a. mi kun la verda stelo sur la
brusto.
— Vi estas esperantisto ? ĉu inter la ĵurna-
listoj estas multe da esperantistoj ? — de-
mandis min iu e! ili pere de sia interpretisto.
— Jes — mi respondis kaj rakontis iom
pri TEĴA kaj miajn personajn impresojn pri
la Varsovia TEjA — kunveno, kiun parto-
prenis membroj krom ei eŭropaj landoj, an-
kaŭ el Azio kaj aliloke.
— Mi neniam aŭdis pri «via Asocio —■
diris la germana kolego, estrarano de IOĴ,—
sed tio tre interesas min. Kiam en la fino
de la kongreso adiaŭis min, li espritnis be-
daŭron, ke ne povis uzi la internacian lingvon.
Ankaŭ aliaj alilandaj gastoj estis tre inte-
resataj pri nia Asocio kaj ili demandis ĉu
en ilia lanao, laŭ mia scio estas esperantistaj
ĵurnalistoj. Nature, mi klarigis la aferon. Mi
esperas ke ili ricevis interesajn informojn pri
TEĴA. Tio okazis tamen ne en fanfarona
maniero.
N. K-s, Finnlando
NOVAJOJ
La eldonisto de la revuo „Echo de la
presse“ — Noel Jaquesmart fondis novan
'presagentejon, kiu eldonas ĉiutagajn infor-
majn bultenojn kaj specialojn ĉiusemajnajn
bultenojn, fotojn, filmojn ktp.
*
La ĵurnalistoj en Parizo portos specialajn
insignojn; kiuj (dum demonstracioj) defendos
iiiu de eventualaj atakoj de la polico.
Taŭ sciigo de la Pariza policadministran-
taro, la ĵurnalistoj ricevos metalajn insignojn
en diametro 7 sm, kun la blazono de Pa-
rizo, laŭvica numero kaj la surskribo „ Preso“.
La decido enkonduki similajn ins^noĵn
estas rezulto de multnombraj okazoj, kiatii
dum demonstracioj policanoj turmentis an-
kaŭ ĵurnalistojn.
3
BELETRO KAJ POEZIO
NICOLA VAPCAROV*
LETERO
ĉu rememoras vi
la maron, la maŝinojn,
la holdon, plena
je mallumo gelatena ?
Kaj nian sopiregon
al la Filipinoj
kaj al la steloj grandaj
super Famagusto ?
Ĉu vi memoras iun ajn mariston,
ne rigardintan kun sopiro
al la vesperkrepusko,
de kiu venas la tropika spiro?
Ĉu vi memoras, kiel iom-post-iome
mortadis fine la esperoj,
la kredo.
je la bono
kaj je l’homo,
je P romantiko
kaj je la himeroj ?
Cu vi memoras, kiel
— tre rapide —
nin oni kaptis en la vivkaptilo?
Rekonsciiĝis ni.
Malfrue.
Krude estis ni ligitaj.
Fajreris kiel de bestar’ sovaĝa
en ejo kaĝa
avide la okuloj
kaj serĉis, petis pri indulgo.
Ni estis junaj, ho, ni estis tiel junaj?
Kaj poste .... poste
la malam-veneno
profunde en l.a koron enpenetris.
Kiel gangreno
kaj kiel lepro ĝi infektis,
ĝi kreskis,
la animon ĝt difektis
kaj la kruelajn retojn plektis
de pesimismo
kaj malhela senespero,
la sangon ĝi infektis,
ĝi hurlis kun minaco skue,
sed estis frue, estis ja tro frue.. .
Kaj tie —
en la ĉiela alto, kiel revoj
flirtadis ree per flugiloj mevoj.
Kaj brilis ree la ĉielo gliine,
sin ree sternis blua vast’ senlime
kaj malrapide ĉe la horizonto
perdiĝis malproksime
ĉiuvespere veloj lastaj
kaj malaperis mastoj,
sed ni jam estis blindaj.
Por mi jam tio estas forpasinta,
ni tamen dormis sur la pajlo kune,
kaj mi rakonti volas nune
pri mia kredo, pri kuraĝo mia.
La novo min malhelpas ĉiam
trabori pafe
la tempion.
ĉi la malicon en la kor’
transformas f
en batalfervoron,
kiu
hodiaŭ
ŝtormas.
A1 ni redonos ĝi la Filipinojn,
la grandajn stelojn
super Famagusto.
*
la ĝojon,
estingiĝintan en la brusto
kai la mortintan amon je 1’ maŝinoj,
de 1’ maro la senliman elernenton,
en kiu oni sentas la tropikan venton.
Nun estas nokto.
La maŝino ritme
refrenas
kaj inspiras kredon varman.
Ho, kiel amas mi la vivon Carman;
Kaj kiel mi malamas
ĉiujn vanajn
iluziojn...
Por mi ja estas klare, kiel la alven’
de 1’ tago
luma:
4
ni per la kapoj rompos ia glaciojn.
Kaj sur la h orizont’
malluma
aperos nia sun’,
jes, nia
hela sun’
eklumos I
Kaj ĝi bruligu tiam
flugilojn miajn
kiel malgraridan papilion.
Mi ne blasfemos,
mi ne veos,
ĉar scias mi,
ke tamen mi pereos,
Sed morti, kiam liberiĝas
la ter’
el sia ŝim’ venena,
kiam la milionoj reviviĝas —
ĝi estas ja poemo,
jes, poemo!
Tradukis: Asen Grigorov
Nikola Jonkov Vapcarov — bulgara revolucia poeto, arda patrioto
kaj internaciisto. Li naskiĝis en 1909 j. en urbo Bansko, Blagoevgrada distrikto.
Pro aktiva partopreno en la batalo kontraŭ la okupantoj de Hitler kaj liaj servuloj
en Bulgario dum la Dua mondmilito oni kondamnis lin je morto kaj paf mopt igis lin
je la 23-a de julio 1942. Ĉi jare la Fremdlingva eldonejo en Bulgario aperigis la
verskolekton „Elektitaj versaĵoj “ de La pereinta poeto en traduko en Esperanto de
plej bonaj esperantistoj-tradukistoj bulgaraj. La libreto estas liverebla ĉe Bulgara
Esperantista Asocio, bulv. Dondukov 57, Sofio, Bulgario. Prezo 6.70' levoj.
NOVAJOJ —
NI PETAS PRELEGOJN PRI VIA LANDO
Bonvmu sendi al ni dudekminutan prelegon pri
la temo .Kutima vivo en (nia) lando“.
Nia rondeto volas fari el tiaj prelegoj vesperon
por neesperantista publiko. Ni intencas aranĝi tiun
vesperon antaŭ la varbado por la organizota kurso de
Esperanto. Tial ni petas vin sendi al ni tiujn pre-
legojn ĝis la fino de septembro 1961. Ni rekompen-
cos per bela libro el nia lando, Sendu al adrcso:
Josef Chvosta, Gottwaldova 221, Podebrady,
Ĉehoslovakio.
NI PREPARAS KANTARON
Nia Esperanto-klubo en Tatabanyia preparas kan-
taron el modaj, ministaj kaj porpacaj kantoj. La ka-
jero enhavos esperantan tekston de la mondfamaj
(geroj „Marina", „Kome prima", „Dajana“ k. a.
"^i petas la esperantistojn ĉiulandajn sendi al ni
kontribuaĵojn kaj sugestojn. Adreso: Vikhemo
Benczik, Szar 2, Arpad u. 20, Fejer megye, Hun-
gario.
Andreo Szado
MERITIGITA ĴURNALISTO
La ĝenerala sekretarlo de Esperanto klubo en Sae
Miguel Paulista, San Paulo, {Jjĵzilo, per letero in-
formas la redakcion de .Interimpia jurnalisto”, ke la
anoj de Ia klubo elektis kiel sian prezidanton la
ĵurnaliston kaj nembron de TEĴA Osvakjo Pires de
’ Jsfolanda. Gratinfhte Ia kolegon Osvameo Pires de
_tJolanda tinokase, la redakcio tutkore bendeziras al
li fruk£adonon laboron en lia nova posteno.
KONTRIBUO AL LA KAMPANJO
„ESPERANTO EN LA LERNEJOJN«
Tri organizajoj—Svisa Esperanto—s«:ieto, Espe-
ranto— junularo de Svislando kaj Esperanto—eduki-
staro de Svislande organizas aŭtunan esperanto —
N OAJVOJ
renkontiĝon en Sagne. apud la Chauh-de-Ponds.
Svislando, la 21—an kaj 22-an de oktobro 1961. La
programo de tiu Esperanto—manifestacio estas viria :
raportoj, koncertoj, ekskursoj k. a. Urbo La ^aĝne
situas en la kantono Negchatel. 1000 m super la
mamivelo. En tiea lerneiojgTini instruas Espea^nton jam
de 6 jaroj. Adreso: Cret/8, Sa Sagne, Neuchatel,
Svislando.
Internacia Ligo de esperantistaj foto-kaj
filmamatoroj (I. L E. F.)
Invitas la esperantistojn-foto-kaj filma-
matorojn aliĝi al ĝi. (Adreso: Sekreta-
riaro de ILEF, Budapest, 119. PK-6, Hunga-
rio). La Sekretariaro petas la membrojn
sendi materialojn, sciigojn, informojn, bildojn
por la trimonata oficiala revuo —
La Verda Filmrubando”
rekte al la ĉefredaktoro de la revuo D-ro
Frantiŝek K u b i c a, kuracisto de polikliniko,
Jihlava (Moravio) Jirŭskova 10. c,eĥoslovakio.
KOLEGOJ,
RAPORTU AL NI PRI
VIA PERESPERANTA
AGADO ĴURNALISTA!
'5
imfj
UKOh-Us-
DEK JAROJN PRAKTIKA
UZADO DE ESPERANTO
En julio ĉi jare kulminas mia dekjara
praktika uzado de Esperanto en la gazetaro.
Tiam, antaŭ dek jaroj, pere de la kolego
Burda Rudolf el Pilzen, ĈSSR, ni ricevis la
ĉinan satiran gazeton „Manhua“ (Karikaturo),
kiun li ricevis de la ĉina esperantisto kaj ka-
rikaturisto A. Lam kun tradukoj de kelkaj
satiraĵoj publikigitaj en la gazeto. La ĉina
karikaturisto petis pri eltrovo de ĉeha ami-
ko, kiu rekompencus lin sammaniere.
Mi plenumis la deziron de A, Lam ka.
sendis al li numeron de nia .ĉeĥa satira ga-
zeto „Dikobraz“ (Histriko) kun mia espe-
rantlingva traduko de kelkaj mallongaj sa-
tiraj mokoj.
Mi ĉehlingvigis la ricevitajn esperanti-
gitajn ĉinajn satiraĵojn kaj iris ilin montri
al la redakcio de „Dikobraz“. Tie min afable
akceptis la vica ĉefredaktoro Seyĉek, kun
danko li transprenis tiel la gazeton kiel an-
kaŭ la tradukaĵojn. Dum la interparolo mi
eksciis, ke la redakcio de „Dikobraz“ bone
konas la ĉinan satiran gazeton „Manhua“.
Gni ĝin reciproke interŝanĝas, sed ke ilia
maniero de ĝismuna interŝanĝado estas „mu-
ta“, ĉar ili komprenas nenion.
Mia amiko A. Lam pro sia tradukserva
kuniaboro kaj pro la valoro de liaj karika-
katuroj fariĝis iom pli poste ano de la re-
dakcio de „Manhua“. Ni interkonsentis re-
gulan interŝanĝon de la gazetoj kun niaj
tradukoj en Esperanto de nur kelkaj mokoj
prefere politikaj, ĉar ilin ŝatis ambaŭ re-
dakcioj.
Post mia tria vizito ĉe „Dikobraz“ oni al
mi proponis regulan daŭran tradukservan
kunlaboron kontraŭ pago de malgranda mon-
sumo. Pli poste oni disponigis al mi ne nur
paperojn, kovertojn k. s., sed eĉ pagon de
ĉiuj poŝtelspezoj de mia korespondado kun
k-de A. Lam.
Post kelkjara tradukserva kunlaboro,
dum kiu en la respektivaj satiraj ga-
zetoj oniŝanĝis kelkfoje iliajn ĉefreda-
ktorojn, mi pensiuliĝis kaj fariĝis pli
libera. Tial mi ekhavis la ideon plivastigi
mian tradukservan kuniaboron al pliaj
satiraj gazetoj. Mi singarde demandis
al la redakcio de „Dikobraz“ Ĉu oni
komprenas la enhavon de la aliaj regule
interŝanĝe ricevataj alialandaj satiraj ga-
zetoj. Oui respondis al mi, ke kvankam ili
ricevas interŝanĝe — sed nur „mut “ —ma-
niere — multajn satirajn gazetojn, ĝuas el ili,
profiton grandparte nur de iliaj karikaturistoj
kaj nur malmulte de la verkistoj — satirikuloj.
Kaj kiam oni aŭdis, ke mi havas sufiĉan
tempon kaj eblon trovi en eksterlando ko-
respondamikojn, kiuj kunlaborus kun mi en
ia sama maniero kiel k-do A. Lam, ili min
petis, ke mi tion provu kaj se ebie eĉ efek-
tivigu.
Ekestis longa korespondado kaj serĉado
de pliaj tradukservaj kunlaborantoj. Miadek
jarojn daŭranta persista laboro alportas jamse-
riozajn fruktojn. Mi gajnis preskaŭdudek kun-
aborantojn, al kiuj mi je kosto de la redak-
lcio de „Dikobraz“ regule sendadas nian sa-
tiran gazeton kun miaj tradukoj kaj de kiuj
mi regule ricevadas eĉ ilialandajn satirajn
gazetojn kun iliaj tradukoj en Esperanto,
kiujn mi tradukas enĉeĥan lingvon kaj trans^
donas kun la ricevitaj gazetoj al la redak-
cio de „Dikobraz“.
La kontakto kun miaj fremdlandaj kunlar
'borantoj donis ankaŭ aliajn rezultojn. Kvin
el ili lernas la ĉehan lingvon. Inter ili estas
unu japano. Plue: mi interkontaktigis unu
hindan profesoron esperantiston kun nia scien-
culo pri ciganaj lingvo kaj kulturo. K-do Lam
kompilis en la helpo detiu tradukserva kun-
laboro kun mi kaj aliaj siaj amikoj broŝuron
kun satiraj mokoj kaj bildoj, kiun en ĉinio
oni eldonis en ĉina lingvo, simpatie akcep-
tita de la publiko. Aliaj miaj kunlaborantoj
preparas similajn libretojn. Mi kontaktigis
ankaŭ holandan lingvoscienciston, vivanta sur
eta insulo apud insulo Celebeso, kun nialan-
da Orienta Instituto en Praha, ktp.
En la redakcio de „Dikobraz“ oni konsi-
deras mian laboron respektinda pro ĝia
vasteco Kaj pro tio, ke ĝi servas al ilia in-
formiteco, helpas al ili publikigi tradukojn
en la gazeto. En tiu afero miaj eksterlandaj
kunlaborantoj atingas pli grandajn sukce-
sojn.
Mi volas danki publike per tiu ĉi arti-
kolo almenaŭ al kelkaj miaj longjaraj, plej
fidelaj kunlaborantoj. Ili estas: Lam el Cinio
6
Kurn. el Estonio, Fabulya el Hungarujo, Gai-
litis el Latvio, Pakula el Litovlo, Lasinski
el Pollando, Fieroui el Rumanujo, Ĥarkeviĉ
el Taĝikio, Jaŭŝkin el Tatario, Gymbalisty
el Ukrainio kaj Poljŝĉuk el Uzbekio. Sed eĉ
miaj aliaj kunlabcrantoj, precipe tiuj el la
okcidentaj landoj, bv. akcepti mian sinceran
dankon por ilia fidela helpo kaj kunlaboro.
Karaj legantoj, kredu al mi, ke mi per tiu
ĉi mia sukcesinta pruvo de praktika uze-
bleco de nia Iniernacia Lingvo gajnis mul-
tajn valorajn spertojn kaj precipe nerekom-
penseble valorajn amikojn en la tuta mondo,
al kiuj mi sendas fratajn salutojn kaj sen-
tas dankemon por tio, ke ili komprenis la
seriozan gravecon de mia ĵurnalista traduk-
serva laboro.
Mi volonte akceptos eĉ pluan kunlaboron
de seriozaj esperantistoj, precipe el okciden-
taj landoj, escepte de tiuj en kiuj la satiraj
gazetoj uzas la lingvojn konatajn en la re-
dakcio de „Dikobraz“ kiel: angla, franca,
germana kaj memkomprenable la rusa.
Tiu ĉi mia tradukserva laboro povus esti
ankaŭ de aliaj ĵurnalistoj facile aplikita al
pliaj gazetoj, ekz-e porinfanaj, junularaj, vi-
rinaj, filatelistaj, bredistaj, sportaj, instruistaj
kaj aliaj fakaj kaj nefakaj, sciencaj, ilustri-
taj kaj neilustritaj gazeto). En tiu ĉi servo-
maniero troviĝas neelĉerpebla puto de prak-
tika uzago de Esperanto. Depandas nur de
ni, karaj kolegoj, ĉu ni ĝin volas eluzi aŭ ne.
Per tiu ĉi artikolo ni samtempe respon-
das al la ENKETO de „Int. ĵurnalisto" —
kiel ni devas agi kaj per praktika uzado
de Esperanto propagandi ĝin, Oni povas rep-
resi la artikolon en aliaj gazetoj kaj sendi
al ni rekompence tri ekzemplerojn de la nu-
mero, en kiu ĝi aperas. Ĉar iam pli poste
mi intencas prezenti miajn pruvaĵojn al la
asocioj de verkistaj kaj ĵurnalistoj kaj al aliaj
organizaĵoj kiel pruvon de praktika uzebleca
de Esperanto en la internaciaj pacaj inter-
rilatoj.
Mian artikoleton mi finas per vortoj de
nia geniulo L. L. Zamenhof:
Nur rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante
ni iras la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante fra-
pante
traboras la manton graniton!
A. V. Zednik
Modrany 1482, Praha, ĜSSR
TRA LA MGNDO
* Celebris sian 70-jaran jubileon la ĵur-
nalista organizaĵo „Cirkulo de la Prensa" en
Argentino.
* La Franca Intituto Gazetara en Parizo,
kiu funkcias en la kadroj de Sorbonne ekde
la nova lerneja jaro, edukos studentojn ne
por ofico en la redakcioj, sed nur por scienca
laboro en diversaj branĉoj de la ĵurnalisma
scienco. Rajtas studi en la instituto personoj,
kiuj jam finis altlertnejon aŭ posedas mult-
jaran ĵurnalistan praktikon.
* Dum februaro kuranta jaro en Leipzig
aperis la unua numero de la revuo „Zeit-
chrift fŭr Journalistik“. La revuo estas el-
donata de la Fakultato por ĵurnalismo ĉe
la universitato en Leipzig.
* Nuntempe en Sovet-Unio estas 150 kon-
stantaj kaj 150 provizorai korespondantoj de
fremdlandaj gazetoj kaj presagentejoj. La
registaro klopodas faciligi la laboron de la
fremdlandaj ĵurnalistoj. Lastatempe la kon-
' cerna ministerio donis permeson al la frem-
landaj korespondantoj elsendi ĵurnalistajn
materialojn per telefono aŭ telegrafe el kiu
ajn loĝloko de la lando.
* En Anglio kaj Irlando laŭ la adresa li-
bro de la angla gazetaro „The Newspaper
Press Direktory* dum kuranta jaro aperas
133 ĉiutagaj ĵurnaloj (pasitjare. — 137) kaj
1310 semajnaj gazetoj (pasintjare — 1309).
w La unua lernejo por ĵurnalistoj en la
afrika respubliko Guinea estas malfermita
ĉijare. La lernejo estas nomita laŭ la heroo
de Kongo Patris Lumumba.
* En Wiesbaden okazis konfernco de la
Ĵurnalista Asocio en GFR. La delegitoj kon-
sentis postuli de gazetposedantoj plialtigon
de la salajroj je 12%.
* La eldonejo „Ruch“ en Warszawa eldo-
nis katalogon de la pola gazetaro. La kata-
logo enhavas la liston de 850 periodaĵoj, kiuj
nun aperas en Pollando.
* Jen estas la rezultoj de la konkurso in-
ter la fremdlandaj ĵurnalistoj okaze la dua
internacia foiro en Brno, Ĝenoslovakio:
La unua premio — dusemajna gastigo en
Ĉehoslovakio, gajnis Dr Hector de Bryune
el gazeto „Avond Echo“ en Antwerpen.
La duan premion—unusemajna gastigo en
Ĉehoslovakio — gajnis Hans Eizman el ga-
zeto „National-Zetung“ en Berlin kaj Hilkha
Ahmala el gazeto „Kansan Utised“ en Hel-
sinki.
7
Bulgara prozo — elektita) rakvntoj de 19plej
bonaj bulgaraj verkistoj, 255-paĝa, tele bindita bo-
nega eidona de la bulgara Eldonej o de fremdlingva
literaturo. La traduko estas farita de la piej bonaj
bulgaraj cspcrantistoj. Prezo— 1,50 levoj. Liverebla
^ ĉe Bulgara Esperantista Asocko, bulv. Dondukov 57,
Sofia, Bulgario.
Elektitaj versajoj — verskolekto de l 3
bulgara revolucia poeto Nikola Jonkov Vapcarov, kun
antaŭparolo dc la bulgara poeto Hristo Radavski. La
versajoj estas tradukitaj de la plej bonaj espcranto-
tradukistoj. Paĝoj 72, prezo 6.70 levoj. Eldono de la
bulgara Frendlingva elddnejo, liverebla ĉe Bulgara
Esperantista Asocio, bulv. Condukov 56, Sofia.
Tragedio en la Universo — de juna^
astronomoj-esperantistoj de la Zegreba Observatoroio’
Jugoslavio. En unu el la pasintaj n-roj de „Inter'
Ĵurnalisto“ pri tiu vcrko aperis aparta recenso Eldono
de Kroata naturscienca societo en Zagreb. Paĝoj 96,
prezo neindikita. Liveras Kkoatia Esperanto-Ligo, Am-
ruŝeva 5, Zagreb, Jugoslavio.
Mal.supra S i I e z i o-h i e r a ŭ k a j h o d i a ŭ.
llHstrita 128-paĝa libreto de Romuald Cabaj, Franciszek
Ruszka kal Ignacy Rutkiewicz, tradukis Jerzy Grum,
La libro priskribas la belan regionon Malsupran Si-
lezion (Dolni Stinsk). Prezo zl. 10. Aperis en Wroc-
law, Pollando. Liveras Pola Esperanto-Asocoo, Filio
en Vraclavo, ul. Dubois 3, Poliando.
Hungara vivo, n-ro I, 1961. Grandformata'
luksa ilustrita revio. Nova Esperanto-revuo. Eldenas
Akademiai Nyomda, Budapest, Felelos vezetO; Ber-
nat Gyorgy, Hungario.
Kudrakajtrika terminaro — deM. kaj
V. Verda
R a d i o-t e r m i n a r o — de A. Venture
Muzikaterminaro — deM C Butler kaj
F. Merrick
Terminaro por infan-ludoj.
Ĉi tiuj kvar terminaroj-dua eldono 1961 eldonis
Esperanto Press, Oakville. Ontario, Kanado. Prezo de
ĉiu aparte po 2 stcloj.
La mondo posedas internacian lln
g v o n — de Iv. Sarafov-,kaj St Masarov. En bnlgara
lingvo 98-paĝa libro pri Esperanto kaj la Esperanto
movado. Eldonis Bulgaraa Esperantista Asocio cn ia
Ŝtata Eldonejo „Scienco kaj arto“, Sofia. Senpaga
propaganda libro.
MEMBuJ DE T. E. J. A., plrtoprenu-
la 46-an Un/versalan Kongreson
de Esperanto!
Ĉi jare en Harr^gate, Anglio, okazos
la 46-a Universala Esperanto-Kongreso.
En la kadroj de la Kongreso, inter la
diversspecaj kanvenoj, fakkunsidoj, amu-
zoj kaj ekskursoj, okazos ankati la ĉe-
nerala Ĵakkunveno de 1 utmonda Espe-
rantista Jurnalista Asocio. En la fakkun-
sido de TEĴA oni pridiskutos la rapor-
tojn de la prezidanto jiaj la sekretari.o
de la Asocio kaj inforfhon pri la eldo-
nado kaj redaktado de nia organo „In-
ternacia Ĵurnalisto" de nia redaktoro. En
la tagordo estas antaŭvidUa ankaŭ
punkto: elekto de nova Estroro de TEĴA.
Membroj de TEJA kaj~ kole.goj ne-
membroj! Vizitu amase, la 46-an Uni-
versatan Esperanto-Kongreson enAnglio
kaj partoprenu la ĉeneralan fakkunve-
\ non de TEĴA f
JNTERNACIA JURNALISTO ‘
APERAS REOULE! j
Malgraŭ la renkontataj obstakloj-ob
jektivaj kaj subjektivaj-nia ŝatata orga
no .Jnternacia Jurnalisto" konstatas
tion, ĉar ili ne atendas longtempe por
ricevi novan nojneron de J. Ĵ.“
Do, la redakcio de nia organo jam
plenumas sian promeson, forigante mul-
tajn. malfacilaĵojn.
Nun devo de ĉiu membro de TEĴA I
kaj leganto de la organo estasplidensigi \
la kunlaboradon al Jnternacia Ĵurna- \
listo “ . La vedakcio atendas siatempe
interesajn artikolojn, informojn, sciigojn,
anoncojn, eseojn, reportaĵojn, versajojn,
fjeletonojn, sugestojn kaj rekomendojn
pfi la vivo de la ĵurnalistaj grupoj, sek-
cioj-esperantistoj k. a.
Krom tio, la redakcio de ■„lnternacia
Ĵurnalisto" atendas la malavaran sub-
tenon-materialan kaj financan. Ĉiuj
TEĴA — anoj devas pagi regule sian
membrokotizon kaj doni siajn kontribu-
aĵojn al la fondaĵo „Internacia Jurna-
listoBunvolu sendi tuj vian kontribu-
aĵon! ’
„Internacia ĴurnaListo “
gedaktoro: Jvan Keremidĉiev — Esperov, bulv tiristo Botev 98, Sofia 2, tel. 3-34-04, Bulgario